La Rado de Fortuno

Bildo el De casibus virorum illustrium de Giovanni Boccaccio kiu montras Sinjorinon Fortuno girigante sian radon.

La Rado de Fortuno, aŭ Rota Fortunae, kiel koncepto de antikva kaj mezepoka filozofio simboligas la kaprican naturon de la sorto (fatum en latina). La radon oni asocias al la romia diino Fortuna (en greka Tikeo) kies mano girigas la radon hazarde, ŝanĝante la poziciojn de tiuj kiuj estas en la rado: kelkaj suferas grandajn malbonaĵojn, dum aliaj akiras neatenditajn akirojn: la «ŝanĝiĝemo de la fortuno» kiel memorigo de «la efemereco de la mondaj aferoj».[1]

La metaforo jam estis stereotipo en la Antikveco, pri kio plendis Tacito en Dialogus de oratoribus, sed ĝi iĝis tre populara en la Mezepoko pro sia traktado en la Konsolo de filozofio de Boecio (jaro 523). Ĝi iĝis ofta bildo en la manuskriptoj de tiu verko, montrita poste en diversaj formatoj, en kiuj Fortuna, ofte kun vinditaj okuloj girigas grandan radon de la tipo tiam uzita en la akvomuelejoj, en kiu oni inkludas reĝojn kaj aliajn altnivelajn figurojn.

  1. Fanego Pérez, Tomás (2015). «"Consolatoria super obitu inclyti principis Hispaniarum Iohannis" de Alfonso Ortiz: edición crítica, traducción y comentario». doktoriga disertacio (Universidad Complutense de Madrid): 33-34. Konsultita la 31an de julio 2023.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy